Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La kor' poeta: florĝardeno...

La kor' poeta: florĝardeno,
sed ĝiaj floroj por aliaj kreskas,
kaj dum ĝi disdonacas ilin,
por ĝi mem sole akraj dornoj restas.

L' anim' poeta: papilio,
sed kompatinda estas ĝia sorto:
ĝi vagas tra l' ĝarden' dezerta,
kaj tie dornoj ŝiras ĝin je morto.

Ĉu oni pensas pri l' dezerta
ĝardeno kaj ŝirita papilieto,
dum oni plezurante revas
pri la martira krono de l' poeto?